iad58: (Default)
[personal profile] iad58
Suilad nostaren!

Date: 3 Jan 2023 17:50 (UTC)
From: [identity profile] klausnick.livejournal.com
Meneg suilaid!

Date: 4 Jan 2023 11:19 (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Mi eĉ ne divenis la lingvon (ĉu estona?), sed laŭ ĝeneralaj kutimoj de sciuloj divenas, pri kio temas.

Feliĉan naskiĝtagon!

Date: 4 Jan 2023 12:07 (UTC)
From: [identity profile] iad.livejournal.com
Interesa konjekto (la estona kiel kimreca finna?), sed ne, tio estas grizelfa.

Date: 4 Jan 2023 14:02 (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Do, tamen, ĉu pri la naskiĝtago mi prave konjektis?

Date: 4 Jan 2023 15:25 (UTC)
From: [identity profile] iad.livejournal.com
Verŝajne jes, kvankam tiam malklaras, kian rilaton povas havi la estona.

Date: 4 Jan 2023 16:13 (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Mi nur provis konjekti, en kiu lingvo vi skribis.

Kaj, ĉar sciuloj ĉiam informas pri sia naskiĝtago ne rekte, sed nepre iel vualite-precioze-alude, kaj la titolo estas evidente nombro, eĉ se neregula - do jen la konkludo.
Kaj ĉar iu alia skribis en la sama lingvo - mi pensis: kial ankaŭ mi ne afektumu iomete?

Mojosan dialogon ni havas. Ĉu danke al viaj lingvokapabloj aŭ nur la guglo-tradukilo?

Date: 4 Jan 2023 17:02 (UTC)
From: [identity profile] iad.livejournal.com
Mi implicas, ke la homo, kies centtridekunua naskotago estis hieraŭ, ne havis nenian apartan rilaton al la estona lingvo (almenaŭ nenion similan ni scias), diference de la finna kaj la kimra, do ne estus logika skrivi estone okaze de ĉi-tio. Aliflanke estas preskaŭ nature, ke la grizelfa similas al la estona.

Date: 4 Jan 2023 18:15 (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Cetere, li alte taksis Esperanton...

En la finna pluralon markas finaĵo -t, kaj finaĵo -d ne ekzistas, malkiel en la estona - tio min misgvidis.

Tamen, ĉu vi mem posedas E-on, aŭ la maŝintradukilo iĝis tiom perfekta?

Date: 5 Jan 2023 08:01 (UTC)
From: [identity profile] iad.livejournal.com
Ĝuste. Tamen mi antaŭlonge rimarkis, ke kvankam la inspiro por la grizelfa estis la kimra kaj ne la estona, certasence la grizelfa rilatas al la kvenja kiel la estona al la finna.

Vi komprenas ja, kiom malkonvenas tie ĉi tiuj paroladoj pri maŝintradukiloj?

Date: 6 Jan 2023 14:08 (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Do tamen, vi libere posedas E-on? Mi estas perpleksita. Kial mi neniam pli frue aŭdis pri tio?

Date: 4 Jan 2023 12:29 (UTC)
From: [identity profile] livejournal.livejournal.com
Hello! Your entry got to top-25 of the most popular entries in LiveJournal!
Learn more about LiveJournal Ratings in FAQ (https://www.dreamwidth.org/support/faqbrowse?faqid=303).

Profile

iad58: (Default)
Медведь

January 2026

M T W T F S S
   1234
567891011
12131415161718
19202122232425
262728293031 

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated 17 Jan 2026 04:44
Powered by Dreamwidth Studios